La 27-an de marto 2010 en Uljanovsko okazos la 8-a Lingva Festivalo. Ĝi pasos, kiel kutime, en Uljanovska pedagogia universitato (pl. 100-letija so dnja roĵdenija V.I.Lenina). Programo:
Dimanĉe, la 28-an de marto, en E-klubo (Palaco de Libro) okazos renkontiĝo kun gastoj de la Festivalo kaj E-kurso. Gastoj el aliaj urboj estas bonvenaj. Partopreno en la festivalo estas senpaga. Loĝado eblas en lokaj hoteloj, ĉar ĉe kelkaj pasintjaraj gastigintoj aperis infanoj, kaj ili ne plu povas gastigi.
Yurij Karcev
Ĉi semajne ni okazigas klubkunvenon dediĉite al fama festo de 8 marto. Pro tio ni vokas ĉiujn renkontiĝi en la 4an de marto en nacia biblioteko je la 18.00. Estos diversaj konkursoj, teumado, dancoj kaj kantado)... Kaj certe ni gratulos virinojn)_! Venu amikoj!
Saluton!
La 18an de februaro en Nacia Biblioteko je la 18.00 ni festos kune tagon de gepatra lingvo.
Ni alvokis interesajn gastojn, okazos prezentado de filmeto. Kaj kio ankaŭ, vi povas ekscii partoprenante.
Venu ĉiuj!
Amikoj, post longa paŭzo, ni denove okazigas temajn kunvenojn de nia e-klubo!
La unua kunveno okazos 4-e de februaro surbaze de Nacio Biblioteko je la 18:00 horo. Nia gasto, Massimo, rakontos pri lingvo kaj kulturo de Italio. Ni invitas ĉiujn!
«Ĥaval» - klubo de ĉuvaŝa lingvo ĉe lingva lernejo "Jazik dlja Uspeĥa" kaj E-centro.(pr. Lenina 12B, oficejo 217). Por 3-a de februaro nia kunven-temo: somera tendaro. Ni invitas ĉiujn, kiu volas helpi por organizi ĝin.