Pri pasinta Lingva Festivalo en u.Uljanovsko

Fine de novembro la 29an en Uljanovsk okazis malvica Lingva Festivalo. La malvica ĝi estis pro la sola fakto ke la Fakultato de fremdaj lingvoj ĉe kiu hejmas la Festivalo sponzoris la aranĝon per 48 mil rubloj... Ciukaze la aldona motivo kiu puŝis la Festivalon okazi gajnis atenton de la publiko kaj almenaŭ 1 amaskomunikilo. Ĉirkau 500 personoj kunvenis en la granda halo de la Universitato. Inter la lingvoj prezentitaj estis tiuj la eŭropaj lingvoj, tiuj de la popoloj de Rusio kaj kelkaj vere ekzotikaj lingvoj, ekz. la afrika lingvo - efik. Pluraj prezentoj de eŭropaj lingvoj havis siajn lingvokulturajn branĉojn, enhavante ekskursojn en la grandurbojn de Eŭropo. La esperanto-prezentoj estis sufiĉe popularaj kaj bonvenigis sume lau mia pritakso pli ol 50 personoj. Ĉefgastaro de la Festivalo nombris 4 personojn: Irina Gonĉarova, Vladimir Sovinov, Aleksandr Ĥrustaljov kaj mi.

Kiel kutime la organizadon motoris Margarita Jurjevna Karceva, asistata de sia filo Jura kaj grupo de studentoj kaj universitataj instruistoj, kiuj ankoraŭ havas amason da laboro por akuratigi la financajn dokumentojn por raporti pri la akirita mono.

Dankeme al la organizantoj
Invitito de la Festvalo,
Aleksandr Blinov

p.s. Sekvatage okazis ĉeno da mallongaj aranĝoj ĉefe ene de la esperanto-kluba agado, sed tion mi ne ĉeestis.