kursoj

Kursoj de esperanto

Saluton al ĉiuj, hodiaŭ komencis kurso de esperanto por komencantoj. Partoprenis 6 homoj, 3 el kiuj estis instruistoj de Lingva Festivalo (du germaninoj kaj unu pakistanano) kaj aliaj 3 estas konatuloj de esperantistoj. Unu el germaninoj ne parolas ruse, do, ĉefe mi planas instrui rekte aŭ kun helpo de rusa kaj angla. Estas nova sperto por mi, esperas ke mi sukcesos organizi lecionojn interese por ĉiuj. Se ĉe iu ankoraŭ estas deziranoj partopreni mi pretas akcepti homojn dum ankoraŭ 2 lecionoj.

kurso de la ĉuvaŝa

Ĉe la lernejo de fremdaj lingvoj Jazik Uspeha ekis la kurso de la ĉuvaŝa lingvo gvide de Evgenij Stepanov, parolisto de la matenaj novaĵoj ĉe Nacia Radio de Ĉuvaŝio. La kurson vizitas 5 personoj. La kurso estas nekomerca - 100 rubloj por 1,5 horo. La kurso okazos dimanĉe je 13.30 en Jazik Uspeha kaj merkrede je 17.30 ie apud Detskij Mir. Pri tio prefere demandi rekte al Evgenij Stepanov 89603142249. Amike, Aleksandr Blinov

Kurso de la Itala

Saluton!

Mi denove anoncos kurson de la itala lingvo por konatoj kaj amikoj. Do se vi volas lerni la bazon de la itala lingvo bonvolu turni al mi. Sabate je la 18.00 mi komencas unuan lecionon de la itala. La kurso estos interaktiva kaj intense interparola. La kurso por lernanto kostos 1000 rubloj por 10 lecionoj.

Amike, Aleksandr Blinov

Esperanto-Kurso por pliaĝaj

Saluton,

Ĉe la komerca ĉambro aŭspice de la Lernejo de fremdaj lingvoj "Lingvo por Sukceso" la 1-an de decembro (lunde) startos la kurso de esperanto gvide de Aleksandra Fedotova. La kurso konsistos el 20 lecionoj farataj surbaze de kominuka metodo kaj okazos dufoje semajne. La kurso kostos 2 mil rubloj.

Abonrilata enhavo